ALVOKO
de Ukrainia Ligo Esperantista Junulara (ULEJ)
09 Majo 1997
Kara samideano!
Nun de via emo kaj deziro kunlabori dependas sorto de ĵusfondita Ukrainia Ligo Esperantista Junulara (ULEJ). Pasintjare dum Aroma Jalta-96 estis formita junulara sekcio ĉe UkrEA, sed por normale funkcii kaj evolui certe bezonatas aparta memstara junulara esperanta organizo en Ukrainio. Pro tio dum Aroma Jalta kaj EoLA - 97 estis decidite far de ĉeestinta junularo pri nepra bezono en tia organizo. Dum okazinta fonda konferenco oni elektis la nomon (ULEJ),la estraron kaj difinis la plej gravajn nun direktojn de la agado. Kune kun la informfolio vi ricevos varianton de la statuto.
Vi povas demandi - Kial membri en ulej?
Unue, vi ricevos informilon de la organizo, el kiu vi povos ekscii, kio okazas al e-movado en Ukrainio kaj ekster ĝi. Ankaŭ per tiu ĉi informilo vi havos eblecon esprimi siajn pensojn kaj ideojn.
Due, vi havos rabatojn en aranĝoj de ULEJ.
Plie, ULEJ ĉisomere aliĝas al TEJO kiel Landa Sekcio (LS). Tio ĉi multe plifaciligos internaciajn kontaktojn kaj agadon.
Demandu vin mem, ĉu vi daŭre volas resti izolitaj en viaj kluboj(grupoj) aŭ eĉ estante sola esperantisto en ia loko AŬ ni ĉiuj provu unuiĝi kaj kune decidi aktualajn problemojn de enlanda e-movado.
Ajnokaze, frue aŭ malfrue, tia organizo devas aperi en Ukrainio.
Nur de ni dependas kiam! Kial do ne nun?!
La membrokotizo por kuranta jaro egalas al 2 hrn. Patronoj pagas 5 hrn., subtenantoj - ju pli multe, des pli bone.
Mono kun la aliĝilo sendendas al ĉi suba adreso :
254071, Kievo-71, a/k 17, Ŝevĉuk Aljona, edel@esperanto.nu