Message-Id: 199809042216.CAA28079@mail.sitek.ru
Reply-To: os@esperanto.nu
From: "Oĉjo" os@esperanto.nu
Subject: la Kongreso ne okazis; eble la Reta?..
Date: Sat, 5 Sep 1998 01:47:59 +0400
Karaj geamikoj!
Bedaŭrinde, la Kongreso dum la OkSEJT-38 ne okazis, estis nur interparolo
pri la temo de mi kun Kostik Demjanenko. Pri la posteno de la kunordiganto
ankaŭ nenio estas komprenebla: la funkciado de Aljona Ŝevĉuk finiĝis
laŭstatute (ĉiuj postenoj validas dum unu jaro), tiu de Ŝmatkov ankaŭ ne
estas valida pro la neokazo de la kompletiga poŝta voĉdonado.
Estus bone okazigi minimume Retan Kongreson, ĉar pli ol duono da
ULEJ-membroj estas rete atingeblaj (ĉu posedas la ret-poŝton, ĉu loĝas
kun aŭ apud la posedantoj - tio estas Berdjansk, Doneck+Slavjansk, Kievo,
Moskvo, Ĥarjkov). Ŝajnas, ke tio estas eĉ pli ol 2/3 da la membroj, do, la
Kongreso devas esti kvoruma. La tasko de la ret-poŝt-posedantoj estus
kontakti la ceterajn...
Certe, tio estas nur la propono. Ĉiuj povas prezenti siajn opiniojn pri
ĝi.
Atendante viajn respondojn rilate tiun ĉi leteron kaj la leteron, senditan
antaŭ la OkSEJT (pri la projekto de la Statuto), amike,