STATUTO
de Ukrainia Ligo Esperantista Junulara (ULEJ)
09 Majo 1997
- ULEJ kaj ĝiaj celoj.
- ULEJ estas memstara organizo, kiu kunordigas junularan esperantan agadon en Ukrainio.
- La celoj de ULEJ estas praktika uzo, disvastigo kaj popularigo de Esperanto.
- Ĉefaj rimedoj por atingi tiujn celojn estas kreado de junularaj esperanto-kluboj kaj organizado de amasaj junularaj aranĝoj.
- Laborlingvo de ULEJ estas Esperanto.
- Membreco.
- Membro de ULEJ povas esti ĉiu esperantisto en aĝo de 14 ĝis 35, kiu
subtenas celojn de la organizo.
- Membroj de ULEJ rajtas :
2.2.1. elekti kaj esti elektitaj en estraron de ULEJ;
2.2.2. ricevi informilon de la organizo;
2.2.3. ricevi rabaton en aranĝoj de ULEJ;
2.2.4. uzi informorganon por esprimi sian opinion;
2.2.5. eksiĝi el ULEJ.
- Membroj de ULEJ devas :
2.3.1. obei la statuton;
2.3.2. akurate pagi la kotizon.
- Eksiĝo el ULEJ okazas aŭtomate pro nepago de la kotizo.
- Eksigon de membroj, malobservantaj statuton, devas konfirmi la kongreso.
- Patronoj kaj subtenantoj.
- ULEJ havas patronojn ( personoj post 35 jaroj ), kiuj havas nur konsilan
voĉon kaj ne povas esti elektitaj en estraron de ULEJ.
- ULEJ havas subtenantojn, kiuj finance subtenas la organizon.
- Kongreso de ULEJ.
- Kongreso estas la supera instanco de ULEJ.
- Kongreso estas kunvokata ne malpli ofte ol 1 foje dum jaro.
- En ĉiu voĉdonado dum kongreso ĉiu membro havas 1 voĉon. Tamen
forestanta membro rajtas per skriba konfirmo transdoni sian voĉon al
alia membro.
- Esperanto-klubo(grupo) povas sendi al la kongreso sian reprezentanton.
- Kongreso estas konsiderata kvoruma kaj ĝiaj decidoj plenrajtaj, se ĝin
partoprenis ne malpli ol 1/2 de ĉiuj membroj aŭ reprezentantoj. La decidoj,
kiuj koncernas statutŝanĝojn, elekton de estraro, eksigon el ULEJ,
estas akceptataj per plimulto je 2/3 de kongresanoj. Ceteraj decidoj
estas farataj je smpla plimulto de la voĉoj.Plenrajtecon de decidoj de
nekvoruma kongreso devas konfirmi poŝta voĉdonado inter ceteraj membroj
kaj reprezentantoj dum 3 monatoj post fino de la kongreso.
- Prezidento estas elektata per sekreta voĉdonado.Ceteraj demandoj estas
akceptataj per nesekreta voĉdonado.
- Kongreso de ULEJ:
- difinas ĝeneralan agadon de la organizo;
- akceptas kaj ŝanĝas la statuton;
- elektas la estraron;
- konfirmas perspektivajn kaj jarajn agadplanojn;
- decidas pri organizado de gravaj aranĝoj;
- konfirmas la kotizon.
- Estraro.
- Por solvi dumjare aktualajn problemojn dum kongreso oni elektas la estraron.
- La estraro estas centra plenuma kaj kunordiga organo de ULEJ.
- Estraro de ULEJ:
- realigas, subtenas kaj kontrolas plenumon de decidoj de la
kongreso;
- reprezentas ULEJ-on en ĉiuj niveloj;
- decidas demandojn de akcepto kaj eksigo de membroj;
- solvas ceterajn aktualajn problemojn.
- Estraro de ULEJ raportas pri sia agado en kongreso kaj per informorganoj
de ULEJ.
- La kvanto kaj konsisto de la estraro estas difinataj fare de la kongreso.
- Estraro estas elektata por 1 jaro.
- 6.Ceteraj demandoj.
- ULEJ povas likvidi sin, se por tio voĉdonos ne malpli ol 2/3 de ĉiuj
membroj.
254071, Kievo-71, a/k 17, Ŝevĉuk Aljona, edel@esperanto.nu