STATUTO

de Ukrainia Ligo Esperantista Junulara (ULEJ)

Nova redakto, por voĉdono.


1. ULEJ kaj ĝiaj celoj.

   1.1. ULEJ estas memstara socia organizo, kiu kunordigas junularan
        esperantan agadon en Ukrainio.
   1.2. La celoj de ULEJ estas praktika uzo, disvastigo kaj popularigo de la
        lingvo Esperanto kaj de humanismaj ideoj, ligitaj kun tiu
        lingvo. Krome, ULEJ prezentas ukrainan kulturon ekster
        Ukrainio.
   1.3. Ĉefaj rimedoj por atingi tiujn celojn estas:
           a) kreado de junularaj Esperanto-kluboj kaj kolektivoj;
           b) okazigo de junularaj Esperanto-aranĝoj;
           c) informado al gejunuloj en Ukrainio pri la lingvaj problemoj en
              la mondo kaj speciale pri la ebloj de Esperanto kaj de
              Esperanto-movado;
           ĉ) helpo pri internaciaj kontaktoj (perpoŝtaj kaj vizitaj) inter
              gejunuloj de Ukrainio kaj aliuj landoj;
           d) kunlaborado kun aliuj Esperanto-organizoj - nacie kaj
              internacie;
           e) kontaktado kun aliuj junularaj organizoj en Ukrainio, nacie kaj
              internacie agantaj.
   1.4. ULEJ partoprenas internacian junularan Esperanto-movadon kaj estas
        Landa Sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en
        Ukrainio.
   1.5. Laborlingvo de ULEJ estas Esperanto.

2. Membreco.

   2.1. En ULEJ ekzistas tri kategorioj de membroj - A, B kaj C:
      2.1.1. A-membroj (aktivuloj) kaj B-membroj (konsumantoj) estas junaj
             esperantistoj en aĝo de 14 ĝis 35 inkluzive, kiuj subtenas
             celojn de ULEJ.
      2.1.2. C-membroj (patronoj) estas esperantistoj en aĝo super 35, kiuj
             subtenas celojn de ULEJ.
   2.2. Rajtoj.
      2.2.1. Ĉiuj membroj de ULEJ rajtas :
                 a) rabate partopreni en aranĝoj de ULEJ;
                 b) uzi servojn de ULEJ, kunlabori en ĝiaj laborgrupoj;
                 c) ricevi informon pri agado de ULEJ;
                 ĉ) uzi informorganojn de ULEJ por esprimi sian opinion;
                 d) eksiĝi el ULEJ.
      2.2.2. B-membroj, krome, rajtas iĝi A-membroj.
      2.2.3. A-membroj, krome, rajtas:
                a) aligi al ULEJ A-, B- kaj C-membrojn;
                b) proponi kaj elekti siajn kandidatojn por A-membrigo kaj
                   por aliuj elektataj postenoj;
                c) esti elektitaj al ajna posteno de ULEJ;
   2.3. Devoj.
      2.3.1. Ĉiuj membroj de ULEJ devas :
                 a) obei la statuton;
                 b) akurate pagi la kotizon.
      2.3.2. A-membroj, krome, devas plenumi la decidojn de ULEJ-kongresoj.
   2.4. Membrigo.
      2.4.1. A-membrigo de B-membroj okazas individue dum ULEJ-kongresoj en
             persona ĉeesto de la kandidato aŭ, okaze de lia nepovo ĉeesti,
             pere de la rekomendoj de du A-membroj de ULEJ.
      2.4.2. B- kaj C-membrigo okazas post kiam la persono plenigas
             ULEJ-aliĝilon (kun indiko de almenaŭ siaj plena nomo, adreso
             kaj naskiĝdato) kaj pagas konforman kotizon.
   2.5. Fino ne la membreco.
        Membroj de ULEJ povas fini la membrecon en la organizo per decido de
        ULEJ-kongreso pro:
          a) forpaso;
          b) paso de la ULEJ-aĝo;
          c) propra deziro;
          ĉ) malobservo de la Statuto.

3. Subtenantoj de ULEJ.

   3.1. Subtenantoj de ULEJ estas esperantistoj aŭ amikoj de Esperanto de
        ajna aĝo kaj ankaŭ Esperantistaj kaj ĉiuj aliuj kolektivoj, kiuj
        subtenas la organozon finance.
   3.2. Por iĝi subtenanto, necesas transdoni al ULEJ-fonduso monsumon,
        difinitan de la kongreso. Ekde tiam la statuso de la subtenanto estas
        konsiderata akirita kaj validas dum koncerna jaro.
   3.3. Subtenantoj ricevas informorganojn de ULEJ kaj aliujn gravajn
        materialojn.
   3.4. Subtenantoj rajtas uzi la servojn de ULEJ, kunlabori en ĝiaj
        laborgrupoj, partopreni la aranĝojn de ULEJ.

4. ULEJ-kongreso.

   4.1. Kongreso estas forumo de ULEJ.
   4.2. Kongreso estas supera instanco de ULEJ.
   4.3. Kongreso estas kunvokata minimume unu fojon dum jaro.
   4.4. Foĉdonrajton (po unu voĉo) havas nur A-membroj. Forestanta A-membro
        rajtas per skriba konfirmo transdoni sian voĉon al aliu A-membro (se
        tiu jam ne ricevis ies voĉon). C-membroj havas konsilajn rajtojn dum
        diskutoj.
   4.5. Kongreso estas konsiderata kvoruma kaj ĝiaj decidoj plenrajtaj, se
        ĝin partoprenis ne malpli ol 1/2 da ĉiuj A-membroj de ULEJ. La
        decidoj, kiuj koncernas statutŝanĝojn, elekton por la plej gravaj
        postenoj, eksigon el ULEJ kaj difinon de kotizsumoj, estas akceptataj
        per plimulto je 2/3 da ĉiuj kongresanoj. Ceteraj decidoj estas farataj
        je simpla plimulto de la voĉoj. Plenrajteco de decidoj de nekvoruma
        kongreso devas esti konfirmita per poŝta voĉdonado inter ceteraj
        A-membroj dum 3 monatoj post fino de la kongreso.
   4.6. Kunordiganto de ULEJ estas elektata per sekreta voĉdonado. Ceteraj
        demandoj estas akceptataj per nesekreta voĉdonado.
   4.7. ULEJ-kongreso:
           a) akceptas kaj ŝanĝas la Statuton de ULEJ;
           b) difinas ĉefajn direktojn de la agado;
           c) konfirmas perspektivajn kaj jarajn laborplanojn de ULEJ;
           ĉ) difinas kaj konfirmas ĉefajn ULEJ-postenojn kaj organizojn
              por ULEJ-reprezento, elektas personojn por tiuj postenoj,
              konfirmas aŭ aperigas laborgrupojn;
           d) akceptas raportojn de la ULEJ-postenuloj;
           e) decidas pri organizado de gravaj aranĝoj;
           f) akceptas novajn membrojn de ULEJ;
           g) difinas la kotizsumojn por la membroj kaj la subtenantoj de ULEJ;
           ĝ) difinas la jaran buĝeton de ULEJ;
           h) pridiskutas la problemojn de la movado;
           ĥ) decidas pri malmembrigo de la membroj de ULEJ.
           i) decidas pri transformiĝo aŭ malfondo de ULEJ.

5. ULEJ-postenoj. Kunordiganto. Reprezentantoj.

   5.1. Por solvi aktualajn problemojn dumjare, el la A-membroj de ULEJ estas
        elektataj personoj por ULEJ-gravaj postenoj kaj reprezentantoj ĉe aliuj
        organizoj.
   5.2. La ĉefa ULEJ-posteno estas tiu de la kunordiganto, kiu kunordigas la
        laboron de la organizo. Ĉiuj aliuj postenoj estas aperigataj
        laŭbezone.
   5.3. Ĉiuj ULEJ-postenuloj kaj reprezentantoj raportas pri sia dumjara
        agado en ULEJ-kongreso aŭ per informorganoj de ULEJ.
   5.4. Ĉiuj enpostenigoj validas dum unu jaro.
   5.5. En specialaj okazoj de la nepovo de iu postenulo plenumi sia(j)n
        rolo(j)n, la A-membraro per ajna rapida kontakt-rimedo elektas el-inter
        siaj vicoj "provizoran plenumanton", kiu funkcios ĝis la plej proksima
        ULEJ-kongreso.

6. Laborgrupoj.

   6.1. Laborgrupoj kreiĝas laŭ iniciato de dezirantoj kunlabori pri iu
        temo kaj estas konfirmataj de ULEJ-kongreso kiel laborgrupo de ULEJ.
   6.2. Laborgrupo povas esti kreita laŭ iniciato de ULEJ-kongreso el
        volontuloj aŭ komisiitoj por plenumi konkretan taskon, organizi
        ULEJ-gravan aranĝon ktp.
   6.3. Membroj de laborgrupo en sia kunveno elektas unu aŭ kelkajn
        kunordigantojn, ellaboras laborplanon kaj, laŭbezone, laboran
        regularon.
   6.4. Laborgrupo likvidas sin post plenumo de sia tasko laŭ decido de siaj
        membroj. ULEJ-kongreso povas likvidi laborgrupon, se la agado de la
        grupo ne konformas al la Statuto.

7. Financoj de ULEJ.

   7.1. Financan bazon de ULEJ konsistigas:
           a) membrokotizoj;
           b) profito de entreprenoj kaj aranĝoj de ULEJ;
           c) kotizoj de ULEJ-subtenantoj, subvencioj kaj aliuj neregulaj
              enspezoj.
   7.2. Ĉiuj monrimedoj de ULEJ, krom apartigita far ULEJ-kongreso sumo por
        teknikaj kaj organizaj elspezoj, konsistigas la ULEJ-Fonduson.
   7.3. Pri la utiligo de la monrimedoj de la Fonduso decidas ULEJ-kongreso.
   7.4. Monsumo povas esti transdonita al la Fonduso por realigi konkretan
        programon. En tiu okazo la mono ne povas esti uzata por aliuj celoj.
   7.5. La buĝeto de ULEJ devas esti prezentita en la informorgano de ULEJ
        kaj dum ULEJ-kongreso.
   7.6. En la kazo de malfondo de ULEJ, la A-membraro decidas pri la sorto de
        la financoj de ULEJ.

8. Ceteraj demandoj.

   8.1. ULEJ povas malfondi sin , se por tio voĉdonos ne malpli ol 3/4 da
        ĉiuj A-membroj.

Klarigoj por la ULEJ-membroj.

Dum la ULEJ-kongreso dum la "Aroma Jalto" (03-10.05.98) mi estis komisiita prilabori la Statuton de ULEJ kaj prezenti al la membraro la novan projekton. Kelkaj lokoj de la nova projekto, verŝajne, bezonas klarigojn - kial ili aperis en la Statuto ktp. Do, ni iru popunkte:

1.2. La aldono pri ukraina kulturo povas helpi al ni kunlabori kun la ŝtato pri iuj temoj kaj, eventuale, peti de la ŝtato por-celajn subvenciojn.

2.1., 2.1.1. La dismembrigo (al A-, B- kaj C-membroj) okazas, ĉar ni ĉiuj estas malsamaj kaj tre multaj bezonas nur rabatitan partoprenon en la aranĝoj kaj la informon pri la movado, sed ne la aktivadon en ĝi. Fakte, realaj membroj de la Ligo estas A-membroj; B- kaj C-membroj estas nur abonantoj de la servoj: informilo, aranĝoj, eventuala gazeto ks.

2.1.2. Kelkaj partoprenintoj de la ULEJ-kongreso, verŝajne miros, ke la C-membroj en la Statuto estas indikitaj ne kiel "subtenantoj", pri kiuj ni parolis, sed kiel "patronoj". Simple dum la kongreso ni ne ĝuste formulis la nomojn.

2., 5. Pri la ULEJ-postenoj kaj A-membroj.

Dume la kvanto de la ULEJ-membraro estas ne granda, tial la laboron de la estraro aŭ komitato povas plenumi la A-membroj. Tamen la postenoj estas bezonataj por okazigi plej gravajn laborojn. Tiuj postenoj, krom tiu de kunordiganto, proponita anstataŭ prezidanta, povas esti - KER (Komisiito pri Eksteraj Rilatoj), fakestroj (pri kulturo, informado, instruado ktp)...

Poste, kiam la kvanto de la A-membraro kreskos, en la Statuton eblos aldoni punktojn pri estraro (aŭ komitato), kiu povos esti kreita sur la bazo de la ULEJ-postenoj...

4.1. La vorto "forumo" signifas, ke la kongreson rajtas partopreni ajna ULEJ-ano kaj interesiĝanto kaj prezenti al la kongreso sian opinion. Tamen (4.4., 4.5.) voĉdoni rajtas nur A-membroj.

5.5. Aparte rimarku tiun ĉi aldonon - ni jam havis precedencon, do ni sciu kion fari en similaj okazoj.

Pliampleksiĝo de la Statuto estas bezonata por pliĝustigo de la laboro de ULEJ. Dum la kongreso ni renkontis kelkajn malfacilaĵojn pro la mankoj aŭ misoj en la Statuto.

Apartan dankon al Va. Miluŝnikov pro liaj utilegaj rimarkoj kaj konsiloj! Krome, mi estas dankema al la TEJO-deĵoranto Joseph Truong kaj ĝenerala sekretario de TEJO Jeroen Balkenende pro la disponigitaj al mi bezonataj materialoj.


Ĉiujn rimarkojn aŭ aldonojn bonvolu sendi al:

Oĉjo DADAEV, os@esperanto.nu, UEA-kodo: olda-q