EoLA - 11


KIO?

EoLA: Arta festivalo lanĉita en 1988, kiu dekomence estis planata nur kiel volgia arta renkontiĝo, kaj kiu poste transformiĝis je internacia festivalo. Ĉiuj niaj nunaj plej famaj bardoj, artistoj, poetoj, kantistoj, kajtielpluistoj siatempe estis laŭreatoj de EoLA. La pasinta EoLA (en Ivanovo) iĝis plej multnombra: ĝin partoprenis 192 homoj el 7 landoj. Certe, la organizantoj de EoLA-11 havas tre malfacilan, sed ne malpli honoran taskon - fari ĉion, por arta nivelo de la Festivalo estu maksimume alta. Pro tio ni streĉos ĉiujn niajn fortojn por vi ricevu plejan plezuron. Interalie, por tiuj, kiuj ankoraŭ tion ne scias, la nomo "EoLA" signifas "Esperanto - Lingvo Arta".

KIAM?

La 5-9-an de marto-1999.

KIE?

Kievo: ĉefurbo de Ukrainio. Urbo, kun pli ol 15-jarcenta historio, fondita en la fora 5-a jarcento far legenda Kij. Kievo estis kultura, ekonomia kaj politika centro de Kieva Rusio, oni nomis ĝin "patrino de urboj rusaj". Hodiaŭ Kievo estas unu el plej interesaj eŭropaj urboj. Kievo famas pro siaj verdaj parkoj, historiaj monumentoj, muzeoj, teatroj, preĝejoj.

KIUJ? (notoj pri la programo)

Kiel kutime kunvenos ĉiuj la plej bonaj artistoj el Ukrainio, Rusio, Belorusio. Ni denove invitos JoMo-n (Jean-Marc LECLERCQ), kiu ĝuigos la publikon per siaj kantoj. Ĉu sufiĉas?! Evidente. Sed!!! Solene promesis alveni Natalia Berce, kiu jam dum multaj jaroj ne aperis inter ni. Ni ankoraŭ ne definitive perdis la esperon, ke Ĵomart & Nataŝa finfine reaperos. Eble tio okazos ĝuste en kieva EoLA. Partoprenos la Festivalon ankaŭ fama pola "bardo sen barbo" Georgo Handzlik kaj laŭreato de kelkaj EoLA-oj Pavel Korotenko.
Krome, la programo enhavos: spektaklon de kieva urba pupteatro, prezentiĝon de folklora ensemblo en Esperanto, draman spektaklon, miniaturojn de studenta E-teatro el Kievo, violonan koncerton de klasika muziko...ktp.

KIOM?

kotiztabelo, USD
  Antaŭ 01.01.99 Antaŭ 01.03.99 Poste kaj surloke
A-landoj
(jam evoluintaj)
80(loĝo+manĝo)+10(aliĝo)=90 100 115
B-landoj
(evoluantaj - ekssocialismaj)
60+8=68 75 80
C-landoj
(eksSovetiaj krom ĉebaltaj)
40+5=45 50 55
E-ekonom-partopreno 30(amasejo+manĝo)+5=35 40 45

ORGANIZA KOMITATO

La adreso de OK: 254201, Ukrainio, Kievo-201, a/ja 140, Lineckij M. "EoLA-11", la retadreso: eola-kiev@esperanto.nu .

Pli detalan informon pri la kondiĉoj, organiza komitato kaj aliĝo vi trovos en la TTT-paĝo: http://www.gs707.com/esperanto/eola-11/index.html