8
Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas xi
tiun manifeston al xiuj registaroj, internaciaj organiza[oj, kaj homoj de bona volo;
deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj xi tie esprimitaj; kaj invitas
xiun unuopan organiza[on kaj homon aliqi al nia strebado. Lanxita en 1887
kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en
vivoplenan, nuancorixan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por
kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de qiaj parolantoj
ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj,
nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de
lingvo-instruado verwajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj
por justa kaj efika lingva ordo.
1. DEMOKRATIO. Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed
postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de
kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel xiu lingvo, Esperanto
ne estas perfekta, qi ege superas xiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda
komunikado. Ni asertas ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon
je xiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia
komunikado.
2. TRANSNACIA EDUKADO. Xiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo
kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo,
geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La
lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu xiu lando
prezentiqas kiel hejmo. Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita
al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado por transnacia edukado.
3. PEDAGOGIA EFIKECO. Nur malgranda procenta[o el tiuj, kiuj studas
fremdan lingvon, ekmastras qin. Plena posedo de Esperanto eblas ex per
memstudado. Diversaj studoj raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj
lingvoj. Oni ankau rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la
lingva konsciigo de lernantoj. Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj xiam
prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua
lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.
4. PLURLINGVECO. La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mond-skalaj
lingvokomunumoj kies parolantoj estas senescepte du- au plurlingvaj. Xiu
komunumano akceptis la taskon lerni almenau unu fremdan lingvon qis parola
grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj qenerale
al pli vasta persona horizonto. Ni asertas ke la anoj de xiuj lingvoj, grandaj kaj
malgrandaj, devus disponi pri reala wanco por alproprigi duan lingvon qis alta
komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu wanco.
9