Ĵus pasis Kongreso de UkrEA!


(Informis Konstantin Demjanenko)

Jen estas novaĵoj pri UkrEA-kongreso.
Ĝi pasis 7-8.11.1998 en urbo Kievo.
Kongreson partoprenis entute 27 homoj. Kongreso estis kvoruma.
Oni akceptis kiel kontentiga agadon de UkrEA-estraro en jaro 1998.
Estis elektitaj prezidanto kaj UkrEA-konsilio.

Kiel prezidanto denove estis elektita Volodimir Hordijenko (u.Kievo).

Konsilianoj: Niko Voloŝin (u.Lucko), Sergeo Ŝmatkov (u.Kievo), Konstantin Demjanenko(u.Berdjansko) kaj Petro Ŝnipir (Vinnicka reg.).

Kiel vicprezidanton konsilianoj nomis K.Demjanenko.

Kiel komisiito (plenrajta reprezentanto de UkREA) pri instru-metodika laboro, ankaŭ demandoj de prestiĝo de la lingvo, estis elektita Miĥail Lineckij.

Kiel agrabla kultura aldono al kongreso estis elpaŝoj kun pupminiaturoj de ĉefreĝisoro de Kieva pupteatro Sergeo Jefremov, kiu ankaŭ estas esperantisto kun longega esperanta staĝo.